Tiu ĉi prelego celas prezenti la situacion de la instruado de “Interlingvistiko” kaj “Esperanto- logio” en la nuntempa itala medio, specife fokusante sur la agadon ĉe la Universitato de Parmo, hodiaŭ, post la bedaŭrinda finiĝo de la Torina sperto, la sola, kiu montras aktivan kaj specifan atenton: inter la diversaj kursoj, ne malofte spaco estas destinita al interlingvistiko, kaj dum la lastaj jaroj apartaj tagoj estis dediĉitaj al specifaj temoj; en la jaro 2019 festis la dekjariĝon la “Premio ‘G. Canuto’ por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio”; kaj ekde 2020 eĉ ofertatas sendependa kurso pri “Interlingvistiko”.