Esperanto :
HEJMO - (Oficiala Muzikvideo)
Apero la 17an/01/2020 de la bita albumo "Kien vi iros?" de Rafael Milhomem (Brazilo). Esperanta mondmuzika albumo instrumenta kaj kun du kantitaj titoloj.
Ĝi disponeblas en diversaj bitaj formatoj ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem.html
Malsupre aperas la kompleta teksto de la kanto (poemo verkita de Marjorie Boulton)
Français :
HEJMO - (Clip Officiel)
Sortie le 17/01/2020 de l'album numérique "Kien vi iros?" de Rafael Milhomem (Brésil). Album espéranto instrumental de Musiques du monde et de deux chansons.
Disponible dans plusieurs formats numériques sur :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/fr/lyrique-chorales/rafael-milhomem.html
English:
HEJMO - (Official Music Video)
Released on 17/01/2020 of the digital album "Kien vi iros?" by Rafael Milhomem (Brazil). Esperanto instrumental album of world music and 2 songs.
It is available in several digital formats on:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/lyric-songs-choirs/rafael-milhomem.html
Teksto de la kanto / Lyrics / texte de la chanson
Hejmo (prezentas Karliene kaj Muniz)
Teksto: Marjorie Boulton
Muziko: Rafael Milhomem
Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris; li ĉarpentis. Ligno
kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.
Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston;
tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria –
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.
Pli da infanoj; pli da penoj;
da maltrankvilo, kaj sufero;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.
Mebloj akiris siajn mitojn;
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn ;
mezaĝa paro jubileis –
Bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.